top of page

20-25-a Junio 2019

La 3-a MORTO

(MOJOSA RENKONTO)

Rabat, Maroko

Maroc-Rabat Tour Hassan_bearbeitet.jpg

KIE

La Marina de Salé
Rabat, Maroko

KIAM

20-a ĝis 25-a
Junio 2019

La Hassan-Turo, la simbolo de Rabat, ĉefurbo de Maroko

La renkontiĝo

MORTO estas Esperanto-renkontiĝo laŭ la SPA-filozofio (Sen-Prelega-Aranĝo). Ĝi estas ĉefe renkontiĝo por sociumi inter amikoj sen oficialaj salutvortoj. Ni planas:

  • Gvidado tra la ĉarma malnova urbo de Rabat

  • Boatumi sur la Bou Regreg rivero

  • Eta kuirkurso: ni lernas prepari aŭ Kuskus aŭ Taĵin (la plej famaj marokaj manĝaĵoj)

  • Viziti fortikaĵon "Kasbah al udaja" kie la urbo naskiĝis, promeni tra blu-blankaj stratetoj ĝis la andaluza ĝardeno

  • Naĝi en la rivero

  • Naĝi en atlantika oceano ĉe plaĝo de Salé

  • Kune iri al Hammam, tradicia maroka banejo kun masaĝo (viroj / virinoj separate)

  • Viziti belan placon kun vido sur maro kun gigantaj ondoj kaj rivero, trinki la faman nacian ment-teon

  • Viziti la modernan parton de Rabat

  • Tuttaga ekskurso al Tanĝero

  • Plurtaga ekskurso al Marrakeŝ, urbo el 1001 noktoj

  • Duontaga ekskurso al Kasablanka

PC260877_JF70_bearbeitet.jpg

La teraso de la kongresejo / loĝejo

La kongresejo

La mortejo estas granda (250 m2) loĝejo rekte apud la Buregreg-rivero. Antaŭ la domo estas plaĝo kie eblas naĝi aŭ preni boateton trans la rivero al la malnova urbo (3 minutoj). De la kongresejo daŭras ankaŭ nur 5-10 minutoj por atingi perpiede la grandan plaĝon de Salé.

La ejo havas grandan terason kun vido super la rivero kaj malnova ubro kaj du etajn terasojn de kie videblas iomete de la maro kaj la urbo Salé.

Dormĉambroj

  • Ĉambro Marina kun granda duobla lito

  • Ĉambro Medina (3 lita ĉambro), eblas aldoni 2 matracojn)

  • Ĉambro Ocean (eble povus esti liberigita por kunportitaj aermatracoj)

Se pripensantaj homoj decidas jes veni, la litoj estas nun plenrezervitaj. Eblas dormi en ĉambro Ocean aŭ ni trovu por vi malmultekostan eblecon proksime de la kongresejo.

PC260931_JF70_bearbeitet.jpg

En la kongresejo

2015_062 1_JF70_bearbeitet.jpg

Vido de la teraso de la kongresejo al la malnova urbo

PC260937_JF70.jpg

Dormĉambro kun vido la Hassan-turo

Ekskursoj

Ni planas fari tagan ekskurson al la mondfama urbo Kasablanka (1 horo per trajno de Rabat) kaj ankaŭ viziti tie la moskeon Hassan II. Ĝi estas la 2a plej granda moskeo en la mondo, post tiu de Mekka.

Tre indas ankaŭ viziti Marrakeŝ kaj ni verŝajne iros tien. Marrakeŝ estas tre orientstila urbo kun tipaj arabaj kaj berberaj lokoj, tradicioj kaj la plej bonaj manĝaĵoj en la tuta Maroko. La vojaĝo daŭras ĉ. 4 horoj per buso aŭ trajno. Ni preferas iri per privata aŭto se ni estas malpli ol 6 homoj.

Aliĝilo kaj kotizo

Partopreno kaj loĝado en la kongresejo estas SENPAGA por mojosuloj. Rabatoj ne haveblas ĉar la urbo mem jam estas la plej granda Rabat en la mondo. Pri manĝaĵoj estas planita ke ni iru manĝi ekstere (ĉiu mem pagu) kaj ankaŭ mem kuiru (ĉiu aĉetos kelkajn ingediencojn).

Estas du aliĝkondiĉoj: 1) vi devas flue paroli esperanton. 2) vi devas esti mojosa. Tial ne ekzistas reta aliĝilo. Vi devas eltrovi kiel kontakti Dennis kaj konvinki la LKK kial vi meritas unu de la tre limigitajn lokojn. Se vi ne konas Dennis kaj ne havas mojosajn amikojn kiuj konas lin, vi verŝajne estas ankoraŭ ne sufiĉe mojosa por partopreni en tiu aranĝo - esperantumu pli kaj provu sekvontfoje.

Loko de la kongresejo

Vidu la mapon por la loko de la kongresejo. RyanAir kaj AirArabia flugas al Rabat de kelkaj eŭropaj flughavenoj. Krom tio, preskaŭ nur AirFrance ofertas konektojn al Rabat. Sed notu ke la granda flughaveno de Kasablanka ankaŭ nur estas unu horo for per trajno. Pli facilas trovi bonajn ofertojn tien. Kelkfoje ankaŭ ekzistas malmultekostaj flugoj al Fez (de tie prenu buson al Rabat).

Listo de Aliĝintoj

  1. DENNIS (Tajlando). Statuso: jam havas bileton

  2. ALEJANDRO (Hispanio). Statuso: jam havas bileton

  3. SARAH (Brazilo). Statuso: jam havas bileton

  4. MUNIR (Maroko). Statuso: ne bezonas bileton sed partoprenos

  5. UNIKA (Koreio/Japanio). Statuso: verŝajne partoprenos

  6. SERGE (Kongolando). Statuso: ankoraŭ pripensas

Venu al la MORTO. Kaj memoru:
La MORTO estas (krom la nasko) la plej grava evento en la vivo.
bottom of page